La km 0 (nomata point zro) de Francio situas en la placo, kie troviĝas la ĉefa enirejo al la Katedralo de Notre Dame en Parizo. Tie, kupra stelo staras sur la pavimo, markante la komencon de ĉiuj ĉefaj aŭtoŝoseoj de Francio (routes nationales). La kupra stelo estas oficiale konsiderata kiel la centro de la urbo Parizo.